Soneto pri vojo de Goethe
ni foriris al longan vojon 
tra spuroj de Goethe arbare 
ĉe Zurika Lago bizare 
trovante en tavernoj ĝojon 

vespere Goethe sur la lago 
montris siajn amantajn emojn 
ducentkvindekjaraĝproblemojn 
dece sed kun troa imago 

malantaŭ Rapersvilo nuboj 
time forflugis al infero 
ekestis pri vetero duboj 

poeto Zurikon ne ŝatis 
de pastoro fuĝis pro vero 
ke Schuldhess'inon ame gvatis
Zuriko, la 22an de aŭgusto 1999