Soneto pri mezo prenata
oni povas diri ke vivo 
almenaŭ tiu postmilita 
estis per la pakto kraĉita 
de german-soveta salivo 

tio kio okazis poste 
estis perfida konsekvenco 
de ĉiam kreskanta potenco 
por simplaj homoj multekoste 

iam inter NATO-nacioj 
certe ekestos konfrontado 
kaj en efekto mutacioj 

venos iamaj sentimentoj 
kaj ombre de plibonigado 
mezon okupos fremdaj gentoj
Zuriko, la 23an de aŭgusto 1999