"kie vi amata troviĝas kaj kiu viajn fingrojn kisas?" kantas indiĝenoj kaj splisas iamaj romancoj disiĝas ili nomiĝas romantikaj suspirante al pasinteco ili dronas en kortuŝeco sed ne plu estas ekzotikaj al la sama knajpo alvenas sur la samaj seĝoj sidiĝas nostalgion preskaŭ eltenas se iu subite forpasas tiam ili plore tristiĝas poste sin mem en vico plasas