Soneto je arto gvidanta
"inspiris min ĉiam sekreto"
diris akademi-pentristo 
al envianta ĵurnalisto 
"limo por mi estas konkreto" 

unu vilaĝo en gvidlibro 
ĝuste pro pentristo ekestis 
kiu nur jubileoj festis 
ĉiam kun nova ekvilibro 

tial al mi venis ideo 
por en teatro montri bildon 
sed kun literatura kreo 

ĉar ĉiu ja estas artisto 
pro tio povas havi ŝildon 
arto pura restas sur listo 
Zuriko, la 30an de aŭgusto 1999