Soneto pri rekompencmanko
ĉe Herooj de Westerplatte 
prezidentoj de Germanio 
kaj Pollando kun kompanio 
sed sklavoj atendas retrate 

nenion signifas nur gestoj 
se praktiko agas danĝere 
kaj tute alimaniere 
de iamaj sklavoj protestoj 

pasos ankoraŭ kelkaj jaroj 
kaj malaperos rekompencoj 
ĉar mortos jam ĉiuj najbaroj 

forpasis jam tempo de puno 
sed aliaj militpotencoj 
strebas al milito en Uno 
Zuriko, la 1an de septembro 1999