Soneto pri diversaj ludoj
iu venkas iu malvenkas 
vivon laŭ la arto de ludo 
depende de kondiĉa trudo 
kiu sorte kuras aŭ benkas 

nur de negativa selekto 
dependas politika povo 
laŭ filozofio pri ovo 
aŭ koko kaj popolelekto 

homoj devas esti malriĉaj 
tial certiĝas obeemo 
kaŭze por povantoj feliĉaj 

homo devas esti memstara 
ĉar subiĝo estas problemo 
kiu fariĝas tre amara 
Zuriko, la 11an de septembro 1999