"la plej grava urbo entute" diris unu ŝtatprezidento al milita korespondento "ĉar NATO nun ludas atute" li forgesis pri sanktaj vortoj ke "la lastaj estos l' unuaj" ĉar unuaj estas enuaj en siaj de NATO raportoj oni kantis pri frata ligo kriis "mi ne donas butonon" ridas ĉiam la lasta strigo jarcente diras historio ke nacio faras admonon eĉ per naiva histerio