Soneto pri preĝumkoncerto
je Tago de Preĝo okazis 
en preĝejoj orgenkoncertoj 
riĉaj estis tiuj ofertoj 
ĉiuj aŭskultantoj emfazis 

eĉ kinejoj estis fermitaj 
bruo estis malpermesita 
kaj kutimo brave tenita 
tamen kun knajpoj plenigitaj 

ŝtata silento - nekredeble 
mi voĉdonos por plilongigo 
de trankvilo por plena jaro 

alie ĉiu kriu feble 
kaj kvieto estu devigo 
por l' tuta svisa loĝantaro 

Zuriko, la 19an de septembro 1999