Soneto pri sinvida manko
homo sin ne vidas volonte 
sed aliaj lin helpi povas 
eĉ se pri mankoj ne scipovas 
li erarojn pritraktas honte 

realece aperas  miroj 
"alvenas devo" por boniĝo 
sed delonga alkutimiĝo 
estas pli forta ol deziroj 

ĉirkaŭaĵo dissendas grunton 
kaj li forte batas tamburon 
anstataŭ bati sian frunton 

Alaksandra dum naskiĝtago 
certe havas ĝustan humuron 
kun pli ol bezona imago 

Zuriko, la 21an de septembro 1999