Soneto pri nenio nova
interesa estas afero 
ke laboristoj nun ribelas 
en landoj en kiuj rivelas 
kapitalismon betonsfero 

kantis himnon proletarian 
iamaj klasaj laboristoj 
kaj nunaj grotkapitalistoj 
kreantaj movon averian 

frue aŭ malfrue alvenos 
laŭ kanzono la ĝusta pago 
pri kiu nun mankas imago 

sed ne ĉiuj prezojn eltenos 
iam funkciis gilotinoj 
nuntempe sufiĉas toksinoj
Zuriko, la 24an de septembro 1999