Soneto pri malsana vero
inĝeniero de muzeo! 
lando estas tute alia 
ol antaŭe - ne idilia 
sed junuloj strebas al kreo 

historio nun plibonigas 
erarojn kaj asociigojn 
oni serĉas tiuj instigojn 
kiuj pasintecon forigas 

ideologia menuo 
kun flagoj estas maldigesta 
tio baldaŭ falos al truo 

argumentoj pri heroeco 
estas nur putraĵo kontesta 
gravas nuntempe venonteco 
Zuriko, la 25an de septembro 1999