Soneto kun ĥoĥolparolo
mi ricevas multajn bultenojn 
en kiuj lingvoj aŭ lingvaĉoj 
taŭgas por sur ŝtuparo klaĉoj 
provokantaj parolĉagrenojn 

unu de la plej gravaj ecoj 
de nuntempa Esperantio 
estas parolo pri hobio 
kaj ne pri utilaj fakecoj 

kompreneble estas eraroj 
ĉiu havas por ili rajton 
sed ekestas lingvaj koŝmaroj 

kapo posedas lingvan ordon 
kiu flugante faras kajton 
sed bezonas vortan akordon 


Zuriko, la 26an de septembro 1999