Soneto ĉe ekspluatado
"albanaj bandoj el Kosovo 
dissendas teroristajn voĉojn 
ni devas haltigi diboĉojn" 
vokas popolpartia movo 

du flankojn havas la konstato 
paralele de parolado 
daŭras fremdajn ekspluatado 
sen defenda ŝanco post bato 

laŭ tiu popola vortaro 
tamiloj lavas kaj purigas 
sed ne rajtas por kuiraro 

jen nova sklaveca metodo 
kiun popolpartio ligas 
kun fora balotperiodo 
Zuriko, la 28an de septembro 1999