Soneto kun naŭa sindromo
kvin naŭojn havas tiu dato 
kaj je la naŭa mi foriris 
survoje pri naŭoj mi miris 
ĉar naŭo por mi estas ŝato 

mi eksciis de kuracisto 
ke mi povas daŭre veturi 
kaj alivorte aventuri 
ĉar mi estas aventuristo 

asekurejo min protektas 
sed ne volas por ĉio pagi 
tamen mi sanon ne neglektas 

mi pagis nur naŭdek naŭ frankojn 
eĉ se mi povas iom blagi 
esprimante grandegajn dankojn 
Zuriko, la 29an de septembro 1999