Soneto kun kalendarnaŭoj
la naŭan de l' naŭa de l' naŭa 
kaj tiel plu eĉ kun kvin naŭoj 
ankaŭ en Afriko sur daŭoj 
senĉese ĝis tago morgaŭa 

kalkulu sonetajn silabojn 
ne malpli kaj ne pli en verso 
nur naŭ kaj kun naŭa disperso 
mia cerbo havas naŭ nabojn 

naŭcent naŭdek naŭ sed ne milo 
tiu manko faras buĝeton 
kiu gvidas al maltrankvilo 

se kelnero ricevas dekon 
serĉas longe unu moneton 
ĝis kliento akceptos strekon 
Zuriko, la 9an de septembro 1999