Soneto pri l' filmo de Wajda
henas fore blankaj ĉevaloj 
nupta dancado daŭras brue 
Stanisław Wyspiański enue 
skribis dramon je polmoraloj 

la spektaklo estas fascina 
en de Andrzej Wajda filmkadroj 
mi dormis iam en teatroj 
kaj nun temo estas vakcina 

ĉar mi vidas mian nacion 
tute alie de ekstero 
sentante ebrian socion 

orgojle - ĉiu la heroo 
kredante pri la propra vero 
ŝulde je libera vetoo
Zuriko, la 15an de januaro 2000