Soneto pri noktaj inkuboj
nokte mi havis aventuron 
mi sonĝe tra landoj vojaĝis 
survoje min ege damaĝis 
skeletoj farante teruron 

inter ili estis soldato  
la onklon afusto transportis 
en la realeco li mortis 
matene informis min frato 

mi estas racionalisto 
sed tamen en mia racio 
enloĝiĝis anim-ekzisto 

krome tio estas agrable 
kredi en halucinacio 
ke spiritoj vivas probable
Zuriko, la 19an de januaro 2000