Soneto trista kaj funebra
mortis frato de mia patro 
nun ilin ambaŭ en ĉielo 
ĝoigas arleken-anĝelo 
ie en la kosma teatro 

mi ne ĝojas mi estas trista 
ĉar ili nun estas fantomoj 
kaj iam estis bonaj homoj 
amataj  (senco altruista) 

mi ne estis ĉe sepultado 
sed laŭ mia simpla imago 
ekestis funebr-parolado 

al kiu meritoj alvenis 
kaj modeste sen sarkofago 
terpecoj tombon kovre prenis
Zuriko, la 23an de januaro 2000