Soneto pri simpla supozo
nur supozi - nenion fari 
principo de multaj agantoj 
supozado en grandaj kvantoj 
provokas por ĝin kontraŭstari 

kanto "Ni L' Unua Brigado" 
supozas pri patriotismo 
kaj ĉiutaga fatalismo 
malsupozigas je agado 

iam ekestos disreviĝo 
dum multaj supozos erare 
tiam malgraviĝos prestiĝo 

okazas ofte vana ĵuro 
kiu poste gustas amare 
pro ĵuro fuŝiĝas futuro
Zuriko, la 26an de januaro 2000