Soneto je globalizado
"globalizo" - la aĉa vorto 
signifas devigan ligadon 
senskrupulan monan regadon 
dependan de kapitalforto 

ligiĝas sur tiu ĉi mondo 
senpaŭze idustrifantomoj 
kreante mizeron en domoj 
sen iu garantia fondo 

en Davos oni ŝultrojn frapas 
laŭ vigla usona kutimo 
kaj trompitoj obee gapas 

frapetoj multajn eĉ imponas 
poste kiam ekestas krimo 
mizero riĉecon admonas
Zuriko, la 27an de januaro 2000