Soneto kun svisa verkisto
verkiston konatan mi vidas 
kaj mi bondeziras lin svise 
li tuj demandas kompromise 
pri sonetoj - mi ĉe li sidas 

"kaj kion vi skribas sinjoro?" 
falas nomo ne antaŭnomo 
en iu svisa idiomo 
"mi ne plu skribas kun fervoro!"

"librofoiro ŝajnas densa 
por ke ne perdi konjunkturon 
skribado nun estas intensa" 

"ĉu vi profitas de skribado?" 
per ŝuoj li tretas fakturon 
"adiaŭ' - ĝis fora legado"
Zuriko, la 28an de januaro 2000