Soneto pri vinaj ĥoĥoloj
kongruas kun vino kaj puno 
ĉu svisoj germanoj aŭ poloj 
ne ne estas simplaj ĥoĥoloj 
aŭ pajlopupoj de aŭtuno 

tra Niederdorf mi promenadas 
eniras hispanan bodegon 
rigardas vinan botelegon 
post aĉeto mi ĝin tenadas 

tiu tenado daŭris longe 
ĉar mi volis iom vagadi 
miaj genuoj agis sponge 

samtempe okazis petolo 
kiu povis min eĉ degradi 
botelegon kovris ĥoĥolo
Zuriko, la 31an de januaro 2000