Soneto pri fabelaj kronoj
mi ludas ke mi estas reĝo 
sur kapo mi havas la kronon 
al ĉiuj disdonas mi bonon 
de mi devenas tera leĝo 

la mondo estas paradizo 
kun nur belegaj vidindaĵoj 
ĉion kovras feliĉaj draĵoj 
homaro ekzistas sen krizo 

provu ludi la saman rolon 
fariĝu reĝo aŭ reĝino 
kaj plenumigu vian volon 

se ĉiuj homoj sur la tero 
tenus kronojn tiam en fino 
restus nur la fabela vero
Zuriko, la 6an de januaro 2000