Soneto je la heredaĵoj
al renkontiĝo asocia 
venis kelkaj tre aĝaj avoj 
aliaj mortis jam kun havoj 
sed sen memoro promocia 

heredantoj estas kontentaj 
ridas dum funebra festeno 
ĉar venas tuj nova posteno 
gastoj estos pli eminentaj 

por eviti teran frustradon 
vi faru legadon por klubo 
de ne plu vivantaj poetoj 

antaŭ ol ido faras kradon 
vi tion rimarku sen dubo 
iru al rondo de estetoj
Zuriko, la 7an de januaro 2000