Soneto kun maltrova vorto
oni rekonas lin laŭ pozo 
kiun li artefike faras 
tro memestime avataras 
je si mem li restas mimozo 

pole "gamoń" - "Trottel" germane 
kaj rigardante la vortarojn 
disreve mi sentis amarojn 
ĉar signifoj aspektis vane 

verŝajne en Esperantio 
similaj homoj ne ekzistas 
Esperanto estas saĝio 

revenu ni al la komenco 
stultuloj sian cerbon pistas 
konvinke je la propra senco
Zuriko, la 8an de januaro 2000