Soneto de antaŭfenestro
de Zuriko al Venecio 
la vojo plilongiĝas sombre 
pejzaĝo aspektas nubombre 
enueco ne emocio 

de Milano trajno veturis 
pli rapide kaj tuj grizeco 
ŝanĝiĝis al flavoverdeco 
vento jelpis radoj murmuris 

antaŭ Veneto venis suno 
kaj fenestro bele heliĝis 
per brilo de glata laguno 

kanaloj putre ekodoris 
ni pro tio plene nobliĝis 
ĉar aristokrate fetoris 
Venecio, la 13an de oktobro 2000