Soneto pri tombejinsulo
tombejo jam estis fermita 
nur hantoj kverelis vespere 
kaj matene sammaniere 
lasta vojo ŝipe portita 

unue mi iris al l' parto 
ortodoksa preĝon agnoski 
ĉar tie kuŝas Josif Brodski 
"njet zdjes njet" mira malbonfarto 

por sia eterna ripozo 
li testamentis Venecion 
estas tipa artista pozo 

samlandanoj volas lin preni 
al Rusio sed l' emocion 
amikoj ne povas kompreni 
Venecio, la 17an de oktobro 2000