Soneto - mi kiel grotesko
per la sama aviadilo 
ni veturis al Varsovio 
poste en la sama taksio 
taŭga estis lia pagilo 

mi scias - li estas avara 
taksion mi frue forlasis 
kaj mi avarecon frakasis 
por li tio estis amara 

en la loĝejo de Janina 
Kasprzak sur muro estas bildo 
kun hundo - hobio virina 

ĉambroj aspektas katedrale 
kaj mi kiel groteska mildo 
sonĝanta pri hundoj fatale 
Varsovio, la 23an de oktobro 2000