Soneto antaŭvarsovia
Adamĉjo ĉiam malkuraĝa 
infanĝardene lernas preĝi 
kaj pianon provas sieĝi 
laŭ aĝo ŝajnas esti saĝa 

Izunja germane pripensas 
kiel alveni al Zuriko 
sed ne estas ŝia fortiko 
tiu lingvo - ŝi ĝin ekstensas 

post la blanka barĉo sen vino 
avon ekatakis vertiĝo 
ne estas komenco sed fino 

ĉe budo bojas la hundeto 
pri la familia prestiĝo 
certe laŭ falsa interpreto 
Varsovio, la 25an de oktobro 2000