Soneto pri iamaj konoj
li diris "mi estas poeto" 
kaj ke ni estas konatuloj 
aldonis iom pri postuloj 
kaj pri ĝusta scena surtreto 

mi vidas lin unuafoje 
flustre mi demandas najbaron 
"kiu?..." mi aŭdas kontraŭstaron 
"ne ne - li nur aktivas boje" 

Varsovi-poezi-aŭtuno 
estas poeta festivalo 
sed nur je konata faluno 

kelkaj jam havas amnezion 
ne rekonas min en portalo 
perdis iaman finezion 
Varsovio, la 26an de oktobro 2000