Soneto promocia AKURAT
en la loĝejo de Janina 
mi fartas libera de ĉio 
de Widok vida idilio 
meze super l' strato destina 

mi foriras al libroklubo 
azilo perdiĝas samtempe 
aŭtuno inspiras printempe 
klubĉefo parolas per tubo 

publiko kiel ĉiam flustras 
kaj miaj iamaj lernantoj 
iun memoraĵon ilustras 

post kvardek jaroj grizaj haroj 
atestas pri tiuj agantoj 
je diversspecaj kalendaroj 
Varsovio, la 27an de oktobro 2000