Soneto en aktorbieno
Wojciech Siemion estas aktoro 
kiu posedas biendomon 
al kiu invitis fantomon 
laŭ bona poezia moro 

folklorkapelo vigle ludis 
knabino prikantis folklore 
kaj dancis stampfante fervore 
Granda Majstro gastemon trudis 

li estas basa sed grandega 
kiel artisto sen mezuro 
talento lia estas rega 

kulinara flanko tre gravas 
aŭtuno en poezituro 
per poeziaj gustoj pravas 
Petrykozy, la 28an de oktobro 2000