Soneto pri veteranhonto
la ĵurnalisto havas kaŭzon 
por esti malkontenta moke 
ĉar oni traktis lin provoke 
montrante veteranan naŭzon 

ĉe apuda mallarĝa tablo 
gastoj ricevis gracilsupon 
oni sendis televidtrupon 
al bunkro dormi - vera fablo 

mi pro tio ne plu rigardas 
kaj ne plu aŭdas veteranojn 
kiuj min per honto bombardas 

mi atestas aŭtoritate 
ke mi mokas tiujn ĉikanojn 
meritojn mi traktas malflate
Varsovio, la 29an de oktobro 2000