Soneto pri malesta sento
en Domo de Literaturo 
al ĉiuj bonaj konatuloj 
mi prezentas sin kun postuloj 
de Teatro Malantaŭ Muro 

mi sidas ĉe prezidanttablo 
de varsoviliteratoroj 
inter ni estas fremdaj moroj 
rakonto estas por li fablo 

malantaŭ silento troviĝas 
iu modesta metaforo 
sed vortoj obstine fremdiĝas 

malestanto nun malgraviĝas 
pro tute alia koloro 
nur ekzotikeco prestiĝas 
Varsovio, la 31an de oktobro 2000