Soneto POSTinteliganta
profesoro de instituto 
pri linvistiko maluzata 
diras al virino konata 
ke mankas por li atributo 

"inteligencja" sonas pole 
inteligenteco nocie 
estas prenata sensacie 
kiel socigrupo petole 

rusaj bojaraĉoj elpensis 
la esprimon "inteligento" 
poloj la konjekton kondensis 

de miaj libroj tradukantoj 
ridegis je vortinterpreto 
diris pri "POSTinteligantoj"

Zuriko, la 6an de oktobro 2000