Soneto pri paranojmitoj
abundo de malplenaj sortoj 
povas esti ankaŭ potenca 
inteligentmanko intenca 
instigas al vulgaraj vortoj 

tumulto ne havas valoron 
Hłasko posedis talenteton 
tial ne postiris poeton 
kaj subtenis ebrian moron 

Marcel Reich-Ranicki prezentis 
bildon de la literaturo 
tiel ke poloj lin turmentis 

germanoj pro tio tre ĝojas 
sed iam alvenos fakturo 
por la servanto kiu bojas 

Zuriko, la 16an de novembro 2000