Soneto pri pluva dimanĉo
ekstere susuras pluvego 
programo pri eŭtanazio 
kun frustriĝo sen fantazio 
mi estas kontraŭ mortdelego 

flegistinoj ĝuste protestas 
en la tuta Eŭroazio 
pacientoj kun amnezio 
ilian paciencon testas 

unue estis kuba ludo
kaj poste venis funda dormo 
ĝis alvenis lumo de sudo 

la usona demokratio 
kalkulas truetojn laŭ formo 
de l' justeca burokratio 
Zuriko, la 26an de novembro 2000