Soneto pri strangaj prelegoj
en radio mi komunikis 
ke Lech Wałęsa baldaŭ venos 
kaj ion ŝercan entreprenos 
poste mi tion malindikis 

Leszek Kołakowski samtage 
en l' sama universitato 
nekredeble alvenas fato 
kaj disvolviĝas senimage  

tricent frankojn por la unua 
tute senpage por la dua 
neniulo kaj profesoro 

Wałęsa aranĝo bankrotis 
Kołakowski-prelego dotis 
per la singardema fervoro 
Zuriko, la 29an de novembro 2000