Soneto kaŝita sopire
certe dum la unua tago 
en Varsovio mi sopiris 
por Zuriko kaj mi eĉ miris 
ke tio eblas laŭ imago 

ĝuste eĉ mi ne scias kiam 
patrujo ekestis Svisio 
kaj ne plu amata Polio 
mi kredis pri tio neniam 

ne de Hela Monto Maria 
sed en Einsiedeln ankaŭ nigra 
fariĝis nun alegoria 

venas etoso nostalgia 
verŝajne pro stato elmigra 
sed tia estas volo dia 
Varsovio, la 3an de novembro 2000