Soneto kun malnovurbeco
ankoraŭfoje Varsovio 
kaj mia malnova kvartalo 
en kiu mi sentas kun malo 
al mia iama stadio 

mi intertempe glaciiĝis 
precipe frosta estas koro 
ne tristigas min jam memoro 
eble mi por ĉiam laciĝis 

sur l' malnovurboplaco staras 
la monumento de sireno 
de la varsovia blazono 

kaj vakuo laŭ mia kono 
fuĝis jam de tiu tereno 
nun ruzulo profiton faras 
Zuriko, la 4an de novembro 2000