Soneto kun silenta ĉarmo
al Bastiono de Silento 
ni venis post kelkaj semajnoj 
neniuj folioj nek grajnoj 
nek birdoj nur hurlanta vento 

korniko grakas ankaŭ pigo 
de tempo al tempo ekkrias 
kiam korvo time serias 
fariĝas instigo por koko 

promene ni serĉas anĝelon 
sur spuroj de ora aŭtuno 
sed nuboj grizigas ĉielon 

kameno kraketas per varmo 
allogas nin nun oportuno 
en mola nostalgia ĉarmo 
Bastiono de Silento, la 5an de novembro 2000