Soneto kun duba feliĉo
dum l' aŭtora vespero venis 
Hanna Rek - fama kantistino 
kasedon donis por destino 
kun feliĉo kiun subtenis 

ŝi diris certe interese 
sed mi ne fiksis en memoro 
por mi ludis bona humoro 
malgraŭ tio ke estis strese 

"mia feliĉo" ripetiĝas 
en ŝia kortuŝa kanzono 
sed en mia menso perdiĝas 

tamen tiu "mia feliĉo" 
en ŝia tre agrabla sono 
entute ne fariĝas kiĉo 
Zuriko, la 8an de novembro 2000