Soneto je noktaj makabroj
sur tablo staris kandelabroj 
sed nur unu kandelo brulis 
bruado silenton makulis 
kaj aperis noktaj makabroj 

ĥoĥoloj subskribis kontrakton 
koncerne al la tria flanko 
sed malpermesis agon banko 
malaktualigante fakton 

transakcio tre multe kostis 
peranto prenis antaŭpagon 
sed ĉefan aferon ne rostis 

ĉe strateto ege agrable 
iu perdis sian imagon 
eniris al tombo probable  
Bastiono de Silento, la 12an de decembro 2000