Soneto kun ĝusta decido
Polska Antena Literacka 
Esperanto Sonas Poeme 
ne volas agadi poteme 
decido estis nigro-blanka 

fino simila al komenco 
ne estis tempo por pripensi 
kaj pensojn favore kondensi 
mi ne falis al dekadenco 

etoso en tiu radio 
restis unike libervola 
de sukceso ĝis averio 

vi trovos min en interreto 
www.skorupski.com - mola 
paĝo kun dura interpreto 
Zuriko, la 13an de decembro 2000