Soneto pri l' seminario
"Mia Danubo, mia amo" 
titolo de l' seminario 
nenio pri ekologio 
verŝajne nur pri Trajan-dramo 

tra diversaj lingvokulturoj 
fluas tiu granda rivero 
interesa pro konglomero 
kaj pro sociaj proceduroj 

por vivstato ŝuldas mizero 
ĉar orministo aŭstralia 
ne zorgas pri ruman-prospero 

sed li scipovas akvon toksi 
venas stato anomalia 
naturo povas paradoksi 
Bastiono de Silento, la 18an de decembro 2000