Soneto je manko de fido
post jaroj mi povis renkonti 
Leĥon por rememorbabilo 
sed nun vento blovas laŭ stilo 
pri kiu oni devas honti 

ĉu oni povas tiujn fidi 
kiuj de Varsovia Pakto 
trairis al NATO-kontrakto 
por tiel aliajn perfidi 

mi estis l' plej bona soldato 
do mi ne estas pacifisto 
sed mi negas rolon de NATO 

kiun fidi kun kiu havi 
esperon? - kun aventuristo  
kiu emas homaron savi!
Zuriko, la 2an de decembro 2000