Soneto kun fundo de sako
dum skribjaroj mi malriĉiĝis 
tial mi preparis atakon 
mi devas nepre ludi ŝakon 
bedaŭrinde mi komerciĝis 

vere mi al tio revenis 
kion mi delonge kulturis 
sed tio malbone aŭguris 
kaj mi poste nenion tenis 

mi nun vidas fundon de sako 
do mi ne plu agos per plumo 
sed nur per cilindro kaj frako 

mi iros sekrete al banko 
kaj atendos ĝis venos sumo 
de malfermita trezorŝranko 
Zuriko, la 20an de decembro 2000