Soneto pri oblataj nombroj
mi kunprenis eĉ kvardek florojn 
malgraŭ ĝis nun tri jaroj pasis 
mi ilin ĉe Barbara lasis 
aldonante koncernajn glorojn 

poste pafis ĉampanbotelo 
je mia okjara restado 
kaj dekdujara prosperado 
ĉu ne sufiĉas? bagatelo! 

ni ne iris al la taverno 
kie ni post edziĝo manĝis 
nin gvidis alia lanterno 

en Bastiono de Silento 
ni oblatan feston aranĝis 
kun steloj - feliĉa momento 
Bastiono de Silento, la 24an de decembro 2000