Soneto kun kristnaskaj kantoj
jam de kelkaj tagoj ni kantas 
en diversaj lingvoj kaj pole 
serioze ankaŭ petole 
kaj apuda medio hantas 

kantado estas agrableco 
ni eĉ ne pripensas pri senco 
sed gravas etosa potenco 
de kristnaskfesta sekreteco 

post kelkaj tagoj iu diros 
"kiel vi fartas novmiljare 
kaj novjarcente?" - mi ne miros 

kristnaskkanto min kortuŝigis 
eĉ se estis iam amare 
kaj por kompato min instigis 


Zuriko, la 26an de decembro 2000