Soneto pri danubaj torĉoj
antaŭ mi mortos mi preparos 
informojn pri danubaj fotoj 
kun ekologiaj pilotoj 
mi promesas tion mi faros 

Danubo bezonas protekton 
ĝuste ĉedanuba naturo 
devas ekzisti por futuro 
neante ĝisnunan neglekton 

NATO vane detruis pontojn 
kaj per aktiva uranio 
danĝerigis socikonfrontojn 

tiu agado estas krimo 
ĉar temis fakte pri nenio 
por NATO restas malestimo
Bastiono de Silento, la 28an de decembro 2000